Monor
El Vikipedio
Monor estas urbo en hungara departemento Pest kun ĉ. 21.000 loĝantoj, situanta 20 km sudoriente de la ĉefurbo Budapeŝto.
Ĝis fino de la 19-a jarcento, ĝi estis kampara urbo, poste ĝis 1984 loka administra centro de kelkaj vilaĝoj. Ĝi ricevis la urban rajton en 1989.
Ĝi apudas ĉefan fervojan linion kaj ĉefstraton 4.