Montrofingro
El Vikipedio
La Montrofingro aŭ montra fingro (latine: index) estas parto de la mano. Ĝi estas la dua fingro, nombrante el la polekso, kaj troviĝas inter la polekso (aŭ dikfingro) kaj la mezfingro (aŭ longa fingro). Ĝi portas tiun nomon, ĉar oni prefere uzas ĝin por montri al persono aŭ objekto.
Ĝenerale ĝi estas la plej lerta mana fingro. Male de la ceteraj fingroj, ĝi estas, kiel la polekso, tre moviĝiva. Oni uzas ĝin por signali (al homoj, objektoj, ktp.) kaj klaki sur la ĉefa butono de la muso (la maldekstra kaze de destrulo kaj male kaze de maldekstruloj).
[redaktu] Unikode
- U+261A ☚
- U+261B ☛
- U+261C ☜
- U+261D ☝
- U+261E ☞
- U+261F ☟