Morsa kodo
El Vikipedio
Morsa kodo estas sistemo sendi literojn, ciferojn, kaj simile per "longoj", "kurtoj" kaj "paŭzoj". La sistemo de malnova/usona morso estis inventita de S-ro Alfred Vail kaj S-ro Samuel Morse en 1835. La unua mesaĝo estis sendita je la 24-a de majo, 1844 inter Baltimore kaj Vaŝingtono.
Dum normo ITU-T F.1 difinas la kernon de internacia Morso, alilingvuloj mem kreis multajn morsunuojn por aliaj literoj el Unikodo. Post pluraj jardekoj da senŝanĝo, nova simbolo (@ = AC = .--.-.) aperis en 2004 en oficiala internacia kodo. (Originale, Ĥ estis -.--. sed tio kolizie estas "(" en ITU-T F.1, do Ĥ nun prefere estas ----)
Radioamatoroj ofte ne uzas tiujn specialajn kodojn por la ĉapelitaj literoj, sed transskribas laŭ la Zamenhofa metodo sh por ŝ, ch por ĉ, ktp.
A .- B -... C -.-. Ĉ -.-.. D -.. E . F ..-. G --. Ĝ --.-. H .... Ĥ ---- I .. J .--- Ĵ .---. K -.- L .-.. M -- N -. O --- P .--. Q --.- R .-. S ... Ŝ ...-. T - U ..- Ŭ ..-- V ...- W .-- X -..- Y -.-- Z --.. |
0 ----- 1 .---- 2 ..--- 3 ...-- 4 ....- 5 ..... 6 -.... 7 --... 8 ---.. 9 ----. |
. .-.-.- , --..-- : ---... ; -.-.-. ? ..--.. ' .----. - -....- / -..-. ( -.--. ) -.--.- " .-..-. = -...- + .-.-. @ .--.-. |