Most
El Vikipedio
Most, urbo en nord-orienta Bohemio (Ĉeĥio), 70 000 loĝantoj. La regiono riĉas je bruna karbo, industrio metalurgia, kemia, petrokemia, tekstilia, poligrafia. Termoelektrejo en proksima Komořany. Fama aŭtomobila vetkurejo. Slavoj tie loĝas ekde la 6-a jarcento, en la 12-a jarcento foireja vilaĝo, post 1230 burgo Landeswarte. La dekana domo devenanta el la 14-a jarcento transportita en 1975 al alia loko.
La kialo por tiu transporto estas la defosata karbo, pro kiu oni detruis (escepte de la dekana preĝejo) la tutan urbon kaj konstruis alian kelkajn kilometrojn for.
Ĝemelaj urboj de Most estas Meppel en Nederlando kaj Marienberg en Germanio.
La nomo de la urbo signifas en le ĉeĥa lingvo "ponto". Ankaŭ la germana nomo de la urbo, "Brüx" [briks], deriviĝas de la germana vorto "Brücke" = ponto.
[redaktu] Ekstera ligo
Regiono Ústí nad Labem | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Most | |
▼ | |
Bečov ~ Bělušice ~ Braňany ~ Brandov ~ Český Jiřetín ~ Havraň ~ Hora Svaté Kateřiny ~ Horní Jiřetín ~ Klíny ~ Korozluky ~ Lišnice ~ Litvínov ~ Lom ~ Louka u Litvínova ~ Lužice ~ Malé Březno ~ Mariánské Radčice ~ Meziboří ~ Most ~ Nová Ves v Horách ~ Obrnice ~ Patokryje ~ Polerady ~ Skršín ~ Volevčice ~ Želenice | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |