Na-Denea Familio
El Vikipedio
Etnografio > Etno > Klasifiko de etnoj > Indianaj Familioj > Na-Denea familio
Lingvofamilio de Amerikaj indianoj, alia nomo - Atapaska, pro la nomo de ĉefgento - Atapaskoj (285 mil). Ĉi tiuj triboj estas loĝitaj en vasta zono de Alasko ĝis Kalifornio kaj Meksiko. Navaĥoj kaj Apaĉoj transmigris suden en proksimaj tempoj. Totala kvanto: 305 mil.
APAĈOJ
- Nomo: [m] dine; [f] Apachiens; [r] apaĉi
- Grupo de atapaskaj triboj (navaho, meskalero, hikarilo k.a.) en Usono (ŝtatoj Arizono, Nov-Meksiko, Oklahomo), 20 mil (sen navaho, 1992).
- Lingvoj: suda branĉo de atapaskaj lingvoj.
- Kredantoj: kristanoj.
ATAPASKOJ
- Nomo: [m] dene, na-dne; [f] Atapasques; [r] atapaski
- Grupo de indianaj popoloj (apaĉoj, ĉipevajoj, dogriboj k.a.) en Usono kaj Kanado; 220 mil (1992), inter ili 210 mil en Usono.
- Lingvoj: atapaskaj.
- Kredantoj: protestantoj, katolikoj, parto de tradiciaj konfesoj.
NAVAHOJ (navahoj)
- Nomoj: [m] dene; [f] Navaho; [r] navaĥo
- Indiana popolo de atapaska grupo en Usono, 170 mil (1987).
- Kredantoj: kristanoj, estas ankaŭ adeptoj de sinkretismaj kultoj.
TLINKITOJ