Nagyecsed
El Vikipedio
Nagyecsed [natjeĉed] estas urbo (urba rango ekde 1997) en orienta parto de departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, Hungario kun 6.868 loĝantoj (2003).
La komunumo estas loĝata ekde la hungara landokupo, kiam oni konstruis tie teran (grundan) fortikaĵon, en la 11-a jc. oni konstruis klostron. La komunumo estis unuafoje menciita en 1220, en Váradi Regestrum.
Oni konstruis en la 14-a jc. fortikaĵon sur insuloj de la Ecsedi-láp (Eĉeda marĉo). Tiu fortikaĵo estis unu biena centro de la Báthory-familio, fine de la 15-a jc. grava defenda loko. La komunumo ricevis kamparurbetan rangon en 1608 de Báthory Gábor, poste okupis ĝin en 1619 Bethlen Gábor, transsilvania ĉefprinco. Ĝin posedis ekde 1645 la Rákóczi-famio, poste Zsófia Báthory, kiu transdonis ĝin al la habsburga imperiestro.
La komunumo perdis la rangon de kampara urbo en la 1870-aj jaroj. La pluan evoluon de la vilaĝo helpis la sekigo de la Eĉeda marĉo en 1898, ebligante pliobligon de la agroareo.