Nagyhalász
El Vikipedio
Nagyhalász [natjhala:s] estas urbo (urba rango ekde 1993) en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, Hungario, 20 km norde de Nyíregyháza, kun 5.963 loĝantoj (2003).
La unua mencio de la komunumo okazis en la 13-a jarcento. La loĝantoj vivtenis sin dum la mezepoko el bestobredado, fiŝkaptado, fragmito-detranĉado. Post sekigo de la marĉa ĉirkaŭo, oni komencis kultivi la agron.