Nagykálló
El Vikipedio
Nagykálló [natjka:llo:] estas urbo en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, Hungario kun loĝantoj de 10.726 (2003).
Ĝi estas loĝata ekde la Arpad-epoko, unuafoje menciis ĝin dokumentoj en 1274. La komunumo ricevis rangon de kampara urbo en 1315, la komerco, metia industrio forte evoluis. En la 15-a jc., ĝi estis plej loĝata komunumo de departemento Szabolcs.
Oni konstruis tie fortikaĵon dum la turka epoko de Hungario, kiu iĝis limfortikaĵo en 1574. Oni steligis tie en 1606 nobeligitajn hajdukojn partoprenintojn de la Bocskai-liberecbatalo. Je ordono de la Ferenc Rákóczi la 2-a, oni detruis la fortikaĵon.
La kampara urbo iĝis en 1747 ĉefsidejo de fortikaĵa departemento Szabolcs, sed la evoluo de la komunumo rompis en la 19-a jarcento, ĉar la landaj fervojaj linioj ne tuŝis la kamparan urbon kaj la administraj reformoj de 1876 igis ĉefsidejo Nyíregyháza. Nagykálló povis reakiri la urban rangon nur en 1989.
[redaktu] Vivindaĵoj
- romkatolika preĝejo (1783)
- grekkatolika, reformata preĝejoj
- copf-stila iama departementa domo (hodiaŭ Instituto por Mense kaj Nerve Malsanuloj)
- Memordomo de Frigyes Korányi