Nagykörű
El Vikipedio
Nagykörű estas vilaĝo en Hungario, departemento Jász-Nagykun-Szolnok kun ĉ. 1725 loĝantoj. La komunumo famiĝis pr ola ĉerizo: tie troveblas la plej granda ĉerizarbaro kaj la sola subspecio-kolektaĵo (ĉ. 100).
Ĝi situas ĉe la Tiso, funkcias tie pramo al Fegyvernek.
La komunumo estiĝis en la 14-a jc., la reguligo de la Tiso ŝanĝis geografian situon de la vilaĝo.
Fine de la 19-a jc, la bienulo György Petrovay alportis la ĉeriztipon de Germersdorf, pri kiu iĝis fama la vilaĝo.
La proksimeco de la Tiso, naturprotektaj areoj allogas ankaŭ la turismon.