Nagykőrös
El Vikipedio
Nagykőrös [nadjkoroŝ] estas urbo en Hungario, departemento Peŝt, en regiono Inter-Danub-Tisio (?). Ĝi situas 80 km sudoriente de Budapeŝto, proksime al Kecskemét, ĉe la fervoja linio Budapest–Szeged. Ĝi havas la loĝantaron de ĉ. 20.000 homoj.
Ĝia areo estas loĝata ekde la nova ŝtonepoko, la komunumo estis unuafoje menciita en 1266. Nagykőrös ricevis en 1368 rajtojn de kampara urbo, dum la turka okupa periodo, ĝi estis sultana posedaĵo (ĥas-urbo). Ĝi estis ekde 1817 libera urbo.
Ĝia ekonomia evoluo komenciĝis en la turka epoko, kiam la loĝantoj okupiĝis ĉefe pri bestobredado kaj bestokomercado. En la 18-a jarcento, aperis krom la bestobredado la frukto- kaj legomkultivado. Fine de la 19-a jarcento aperis la industrio,
Fine de la 19-a jarcento elformiĝis la agoindustria branĉo de la urbo. Aperis la konserva produktado (fondita en 1896 fare de Gschwindt Rt.), lignoprilabora, laktouzinoj (1950-aj jaroj). Krom tio aperis maŝinindustrio.
La plej malnovaj konstruaĵoj de la urbo estas la reformata, romkatolika (1789) preĝejoj, la barokstila urbodomo (1754).
En Nagykõrös funkcias ekde la 16-a jarcentaj lernejoj; nun tri mezlernejoj kaj la Reformata Instruist-eduka Altlernejo de Károli Gáspár.
[redaktu] vizitindaĵoj
Muzeo János Arany (1928)