Nagylengyel
El Vikipedio
Nagylengyel [nadjlentjel] estas komunumo en Hungario, departemento Zala, kun ĉ. 480 loĝantoj.
Riĉiĝon de la vilaĝo komenciĝis en la 1950-aj jaroj kun la naftoekspluato. Loĝantoj de Nagylengyel hejtis jam ekde 1958 per tergaso.
Ĝi estis unuafoje menciita en 1407 en formo de Lengel, en 1462 kiel Naghlengel por disigi de Kislengyel.
Oni trovis tie nafton (per borputo NL-2 (Nagylengyel-2)) la 11-an de marto 1951. Kvara jarojn poste oni elminis jam 1,2 milionojn da tuno. La pinto estis en 1963 kun 1,3 milionoj da tuno.
Gravas tie preĝejo el la 18-a jc.