Najoua Belyzel
El Vikipedio
Najoua BELYZEL [naĵŭa belizel] (realnome: Najoua MAZOURI) (naskiĝis la 15-an de decembro 1981 en Nancy) estas franca kantistino el maroka-egipta deveno, kiu kantas elektrajn kaj pop-rokajn kanzonojn.
Enhavo |
[redaktu] Biografio
Najoua unue studas juron en fakultato de Nancy, kaj poste foriras al Parizo por tie ekkanti. Ŝi gajnas en kantisto-selektado organizita por registri titolon "Tourne-Toi" de la bando Benoît.
Ŝi poste renkontas verkiston-komponiston Christophe Casanave, jam konatan pro lia laboro kun Steeve Estatof kaj Marc Lavoine. Ŝi poste laboros kun li pri kanzono "Stella" de Steeve Estatof.
El tiu renkontiĝo naskiĝas "Gabriel", la unua unuopa disko de Najoua, kiu eliras en 2005. Tiu kanzono parolas pri pasio kaj ambigua amo kie vireco kaj ineco daŭre kuniras senespere, serĉante la Alian, duon-anĝelon duon-demonon. Dank'al la sukceso de tiu pop-elektra titolo plena de mistikismo, ŝi pretigas sian unuan albumon "Entre Deux Mondes - En Equilibre", kiu eliris en majo 2006. Kelkaj recenzistoj vidas ŝin kiel novan gejan ikonon kaj komparas ŝian aŭtentan talenton kun tiu de Mylène Farmer.
[redaktu] Diskografio
[redaktu] Albumoj
- 2006: "Entre Deux Mondes - En Equilibre"
(Liriko: N. Mazouri/Ch. Casanave - Muziko: Ch. Casanave)
-
- Je ferme les yeux (Mi fermas la okulojn)
- Celui qu'il me faut (Tiu, kiun mi bezonas)
- Bons baisers de Paris (Bonajn kisojn el Parizo)
- Comme toi (Kiel vi)
- L'écho du bonheur (Eĥo de l'feliĉo)
- Gabriel
- Stella
- Des maux mal soignés (Malbone flegitaj vundoj)
- Rentrez aux USA (Reiru al Usono)
- Mon sang le tien (Mia sango, via)
- Docteur Gel (Doktoro Gel)
- La berceuse (Lulkanto)
[redaktu] Unuopaj diskoj
- 2004: "Stella" por Steeve Estatof
- 2005: "Gabriel"
- 2006: "Je ferme les yeux"
- 2006: "Comme toi"
[redaktu] Eksteraj ligiloj:
- Najoua-Paradise
- Najoua Belyzel
- JustNajoua
- Blogo dediĉita al Najoua Belyzel
- Oficiala retejo - Scorpio Music
- Rusa fan-klubo