Nelly Furtado
El Vikipedio
Nelly FURTADO (2-an de decembro 1978, Victoria, Kanado ) estas kanada kantistino kun portugala deveno (Azoroj).
Ŝiaj gepatroj ne estis bonhavaj, tiel ŝi devis jam fruaĝe labori. Ŝi komence - somere- laboris kiel ĉambristino, sed jam tiam lernis muzikon, gitarludon, ukelelon. Ŝi komence ŝatis R&B-n, poste hiphopon. Post la gimnazio, Furtado translokiĝis al Toronto.
Ŝi dumtage vendis alarmilojn, nokte serĉis muzikpartnerojn. Tiel ŝi konatiĝis kun produktista paro The Philosopher Kings. Ili helpis ŝin fari albumon. La debut-kantoj alvenis en eldonejo Dreamworks, kie aperis ŝia albumo Whoa, Nelly’ en 2000. La albumo ricevis kvar Grammy-nomumojn, la kanto I’m Like a Bird iĝis la plej bona kanto de la jaro.
Ŝia sekva albumo aperis vintre de 2003, kun titolo Folklore. La albuma kanto Forca iĝis la oficiala futbala himno de la portugala futbala eŭropa ĉampionado de 2004.
Ŝi havas filinon (septembro de 2003).