Nes Ciona
El Vikipedio
Nes Ciona | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
nacilingve: | נס ציונה |
Koordinatoj: | 31° 56' norde, 34° 48' oriente |
enloĝantoj: | 27,800 (fine de 2004) |
areo: | 16 km² |
Nes Ciona (hebree: נס ציונה) estas urbo en la centra distrikto de Israelo. Fine de la jaro 2004 la urbo havis 27,800 enloĝantojn.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La urbo fondiĝis dum la jaro 1883. Ĝia nomo devenas de la biblia frazo Jeremio 4,6.
[redaktu] Edukado
Laŭ la statistiko, ekzistas 14 lernejoj kaj 5.019 lernantoj en la urbo. Inter ili 2.821 lernantoj vizitas unu el la 10 bazlernejoj, kaj 2.198 unu el la 4 mezlernejoj.
La urbo estas sidejo de la Israela Instituta por Biologia Esplorado (IIBR), plej sekreta esploreko por kemiaj kaj biologiaj armeaj defenciloj, kiu laborigas proksiume 350 dungitojn, kaj de la scienca parko Kiryat Weizmann, kiu estas la forĝejo de multaj israelaj burĝonantaj entreprenoj, kiel la produktejo de komputilaj printiloj Indigo, kiu aĉetiĝis dum la jaro 2002 de la usona firmao Hewlett-Packard.