Nesprosta
El Vikipedio
Nesprosta (ruse: Неспроста - "ne tute simple") - la teamo por intelekta ludo Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto) en Moskvo. Kreita en 1997 fare de kelkaj fortaj anoj de televida "Propra ludo". Kapitano - matematikisto, juristo kaj rimarkinda ruslingva poeto Anatolij Belkin (sur la apuda foto - sidas kun la trofeo). Ekde 2005 en la teamo ludas tre konata Esperanto-aktivulo Valentin Melnikov (sur la foto - staras, la plej alta).
Surbaze de la teamo konstante funkcias samnoma klubo por ŝatantoj de diversaj individuaj kaj kolektivaj intelektaj ludoj. La klubo kelkfoje jare okazigas turnirojn pri Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto) kaj aliaj ludoj, en kiuj partoprenas dekoj da teamoj el diversaj urboj de Rusio.
[redaktu] Plej gravaj atingoj de la teamo:
- Ĉampionoj de Moskvo: 1999, 2000, 2001.
- Ĉampionoj de Rusio: 2004, 2006.
- Unua loko en la tutmonda "Pokalo de provincoj": 2003, 2004.
Nuna loko en la monda rangtabelo: la 5-a.