Nicolas Vanier
El Vikipedio
Nicolas Vanier (5-a de majo 1962 - ) estas franca aventuristo, kiu veturis 8.000 kilometrojn per hundosledo de la bajkala Irkutsk al Moskvo fine de 2005, komence de 2006. La sledon tiris 10 hundoj, ili veturis ĉiutage 80-100 km dum ĉ. kvar monatoj. En la lastaj tagoj, li devis almunti radojn, ĉar la printempa degeliĝo malhelpis la sledogliton.
La viron akompanis helpa teamo kaj kameraistoj. Li planas libron pri la aventuro.