Nikolaj Jeĵov
El Vikipedio
Nikolaj Ivanoviĉ JEĴOV (n. 1895, Sankt-Peterburgo, Rusio – m. post januaro de 1939), soveta komunista funkciulo; gvidanto de soveta sekreta polico NKVD inter 1936 kaj 1938 kaj tiel li direktis la plej sangajn, kruelajn stalinajn purigojn.
Junaĝo de Jeĵov estas preskaŭ nekonata. Li havis alton de 150 cm kaj lamis, tiel li ricevis la moknomon Nano. Li aliĝis al al komunista partio en marto de 1917 kaj servis kiel politika komisaro en la Ruĝa Armeo. En 1927 li laboris jam en la Centra Komitato, en 1933 en la novkreita Puriga Komitato, kiu ekskludis pli ol 1 milionojn da homoj el la kompartio.
En 1934 oni elektis lin plenjura ano de la Centra Komitato, en oktobro de 1937 li iĝis help-membro de la Politika Komitato.
Li transprenis la gvidadon de NKVD la 26-an de septembro 1936 kaj en tiu fukcio efektivigis tiujn krimojn, kiujn oni citas kiel epoko jeĵovsĉina. Oni murdis partianojn, partiajn gvidantojn, poste simpaljn civitanojn. Somere de 1938 eĉ Jeĵov iĝis suspektinda por Stalin, tiel funkcion de Jeĵov transpenis Lavrentij Berija. Post januaro de 1939, Jeĵov malaperis.