Nombro de Avogadro
El Vikipedio
La nombro aŭ konstanto de Avogadro NA —tiel nomita honorige al Amedeo Avogadro— estas konstanto uzata en ĥemio kaj fiziko por starigi rilaton inter la maso aŭ la volumeno kaj la kvanto da materio. Oni ĝin difinas kiel «la kvanto da atomoj de karbono-12 enhavitaj en 12 gramoj de tiu elemento». La valoro rekomendita por NA de CODATA en 2002 estas:
- NA = (6,0221415 ± 0,0000010) × 1023 mol−1.
La kvanton NA da iu ajn aĵo (ekz. atomoj de iu ĥemia elemento, molekuloj de iu speco, ktp) oni nomas unu molo da tiu aĵo (ekz.: unu molo da atomoj de O2 = 6,022 × 1023 atomoj de O2).