Nora Moerbeek-Bartels
El Vikipedio
Nora MOERBEEK-BARTELS (1930-1998), dumviva membro, delegito pri blindulaj aferoj kaj E-instruado, mecenato de ĉinaj esperantistoj, forpasis la 17-an de marto en Beverwijk (Nederlando).
Tre aktiva en la blindula medio e-ista, ŝi estis sekretazio en la 70-aj jaroj de NOSOBE, la nederlanda societo de e-istaj vidhandikapitoj, kasisto (1983-89) kaj sekretario (1992-98) de Ligo Internacia de Blindaj E-istoj, redaktoro de ties revuo Esperanta Ligilo. Ŝi prezidis Tutmondan Asocion de E-istaj Nefumantoj kaj estis honora membro de Asocio de E-istaj Handikapuloj. Ŝi tradukis la popularajn Anne Frank ne estis de hieraŭ (1988) kaj Taglibro de Anne Frank (1997) kaj, en la nederlandan, la romanon Sur kampo granita de Istvan Nemere (Op een veld van graniet, 1997). En 1996 ŝi ricevis la kvinan gradon de la ordeno Oranje-Nassau pro sia Esperanto-agado.