Nordmara pufino
El Vikipedio
Nordmara pufino estas birdo el la procelariedoj kun grando de ĉ. 35 cm.
Ĝi havas brilan, brun-nigran dorson kaj blankan suban parton, sveltan bekon. Ĝi ofte veluas en malgrandaj grupoj super la maro, sekvante la ondantan maron. La nordmara pufino ne sekvas la ŝipojn. Ĝi ofte naĝas, moviĝas nur nokte sur la nesteja areo.
Ĝi vivas proksime al la marbordo, kovas ovojn en kavoj de insuloj aŭ marbordaj rokoj, en granda aro.