Nordo-Kaleza Markolo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Nordo-Kaleza Markolo
Franclingve Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'].
Regiono de Francio plej norde situata, apud Belgio kaj Britio. Ĝi konsistas el du departementoj: Nord kaj Pas-de-Calais.
Ĉefaj urboj: Lillo (Lille) (ĉefurbo), Valencieno (Valenciennes), Arras, Kalezo (Calais), Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer), Dunkirko (Dunkerque).
Esperanto-movado: La regionon kovras la Nordfrancia Esperanto-Federacio (Nordo-Kaleza Marolo kaj Pikardio).