Notker
El Vikipedio
Notker Balbulus (Notker Balbutulo, ĉirkaŭ 840 - 912) estis benediktano de la abatejo en Sankt Gallen, poeto, komponisto, teologo kaj historiisto.
Notker naskiĝis apud Sankt Gallen ĉirkaŭ 840 en nobla familio. Li edukiĝis en la lernejo de la Sankt-Gallena monaĥejo, studante la tradiciajn trivium kaj quadrivium de la sistemo de la sep liberaj artoj. Poste Notker mem iĝis monaĥo, instruis en la monaĥeja lernejo kaj estis bibliotekisto. Notker estas konata kiel poeto (li verkis himnojn), komponisto (li estis inter la unuaj verkantoj de sekvencoj), muzikteoriisto kaj historiisto (oni atribuas al li la kolekton "Agoj de Karolo la Granda" ("Gesta Caroli Magni"), verkitan en la 880aj jaroj). Notker mortis en Sankt Gallen la 6an de aprilo 912. Li estis beatigita en 1512.