Nyírbátor
El Vikipedio
Nyírbátor [nji:rba:tor] estas urbo en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, 40 km sudokcidente de Nyíregyháza, kun loĝantoj de 13.389 (2003).
Nyírbátor estis menciita unuafoje en 1279, Roberto Karlo donis al ĝi rangon de kampara urbo (1330). Ĝin posedis ekde 1347 la Báthori-familio.
La familio Báthori konstruigis la sekvajn publikajn konstruaĵojn:
- gotika reformata preĝejo (1511)
- apude staras ligna sonorilstablo (17-a jc.)
- romkatolika, gotika minorita preĝejo (fino de la 15-a jc.)
- baroka monaĥejo (ĉ. 1720), en kiu funkcias nun la kolektaĵo de Muzeo István Báthori.
La evoluo de la komunumo rompis fine de la 19-a jc., perdis la urban rangon en 1872 kaj reakiris nur en 1973.
Ĝi estas agrikultura urbo, kun pomarba kaj tabakplanta kultivado, produktado de planta oleo. Oni aranĝas ekde 1966 muzikajn tagojn ĉiujare.