Obelisko de Aksumo
El Vikipedio
La Obelisko de Aksumo estas 1700-jara 24-metra granita obelisko, tajlita dum 4-a jarcento p.K. de la aksumidoj, anktikvaj etiopiaj popoloj. Ĝi pezas 178 tunojn, havas ornamaĵojn ĉiuflanke kaj unuflanke ŝajnpordon. Ĝi servis por la sundio (diino?).
Ĝi estis prenita el la urbo de Aksumo de la itala armeo en 1937, dum la regnado de Mussolini kaj metita en Romo antaŭ la Ministrejo de Itala Afriko (poste ĉefsidejo de UN-a Nutrada kaj Agrikultura Organizo). La obelisko estis tiam forgesita, dispecita kaj kuŝis en la tero. Tiun ĉi partojn de la obelisko liveris, ŝtelis Italio je datreveno pri enpotenciĝo de la Duĉe.
[redaktu] reliverado en 2005
Laŭ la Pariza Kontrakto de 1947, oni devintus jam redoni la obeliskon, sed tion obstaklis politikaj, enlandaj konfliktoj.
Post jaroj, la itala estraro konsentas redoni ĝin al Etiopio. La unua parto de la obelisko revenis al Etiopio, Aksumo la 19-an de aprilo en 2005, per ukrainia Antonov An-124-a flugmaŝino. Tiu parto pezas 55 tunojn kaj tio estas la plej peza objekto, kiun oni iam liveris en la aero.
La liverado kostis en 2005 ĉ. 6 milionojn da eŭro.
Multaj timas, ke la afero iĝas precedento, kiu instigas Egiption kaj Etiopion repeti pliajn kolonojn kaj artaĵojn.