Oben am jungen Rhein
El Vikipedio
Oben am jungen Rhein (obn am junen rajn, germane: supre ĉe l' juna Rejn') estas la nacia himno de Liĥtenŝtejno.
Ĝiaj versoj estis verkitaj de Jakob Josef Jauch en 1850; la melodio estas la sama kiel tiu de la angla himno ("God Save the King"). Ĝi havas du strofojn, kies teksto estas:
Originalo | Klariga traduko | |
---|---|---|
Oben am jungen Rhein |
Supre ĉe l' juna Rejn' |
|
Hoch lebe Liechtenstein |
Feliĉe Liĥtenŝtejn' |
Ĝis 1963 la unua linio tekstis "Oben am deutschen Rhein" (supre ĉe l' germana Rejn'); tiam oni elektis la pli neŭtralan adjektivon "juna".
Poezian tradukon de la himno faris Ros' Haruo.