Objekto (gramatiko)
El Vikipedio
En gramatiko, la objekto estas unu el la ĉefaj argumentoj de transitiva verbo kaj ĝenerale signas celon de la ago de la verbo. Objekto povas konsisti el pluraj vortoj.
[redaktu] Rekta objekto
La objekton de unutransitivaj verboj oni ĉiam nomas rekta objekto. Ekzemploj:
- Ŝi manĝis pomon.
- La filozofoj diskutis siajn teoriojn.
Multaj lingvoj (inkluzive Esperanton) signas la rektan artikolon per aparta kazo, la akuzativo. Aliaj lingvoj uzas nur la vortordon por distingi ĝin de aliaj frazeroj, kaj kelkaj lingvoj uzas prepozicion aŭ postpozicion por signi la rektan objekton.
[redaktu] Nerekta objekto
Dutransitivaj verboj havas du objektojn. Tiu rekte trafitan de la ago de la verbo ankoraŭ nomiĝas rekta objekto, sed tiu, kiu signas ricevanton, nomiĝas nerekta objekto. Ekzemploj:
- Mi skribis leteron al vi.
- La patrino donis panon al sia filino.
Multaj lingvoj signas la nerektan artikolon per aparta kazo, la dativo. Aliaj lingvoj (inkluzive Esperanton) uzas prepozicion aŭ postpozicion por signi la rektan objekton, kaj kelkaj lingvoj uzas nur la vortordon por distingi ĝin de aliaj frazeroj.