Okcidenta Finnlando
El Vikipedio
Okcidenta Finnlando estas gubernio, al kiu apartenas regionoj Varsinais-Suomi, Satakunta, Pirkanmaa, Meza Finnlando, Suda Ostrobotnio, Meza Ostrobotnio kaj Ostrobotnio. La ĉefurbo de la gubernio estas Turku.
La areo de la gubernio estas 74 185 km² kaj ĝi havas 1 839 581 loĝantojn (2002). La gubernio enhavas entute 204 komunumojn.
La gubernio estis formita en 1997 kiam la malnovaj gubernioj estis kunigitaj al kvin novaj grandaj gubernioj.