Olena Teliha
El Vikipedio
Teliha Olena ukraine Олена Теліга (1907-1942) - poetino kaj soci-politika aganto. Naskiĝis en Peterburgo, en familio de renoma ukrain-devena akvo-inĝeniero Ivan Ŝovgeniv. En 1918 la familio translokiĝis en Kijivon, kie Olena vigle interesiĝis pri la ukraina lingvo. Kiam bolŝevistoj okupis Ukrainion la familio elmigris en Ĉeĥo-Slovakion. En Prago frekventis Ukrainan pedagogian kolegion, studante historion kaj filologion. Dank’ al influo de ukrainaj poetoj Olena ekverkis mem. Edziĝinte, iris al Varsovio, kie ŝi loĝis ĝis la Dua mondmilito.
1941 - revenis en Kievon, estris Ukrainan verkistan asocion, redaktis gazeton "Litavroj". Pro sia aparteno al Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj ege aktiva socia agado estis arestita fare de Gestapo kaj ekzekutita kun la edzo. Sur la prizon-ĉela muro ŝi lasis la lastajn vortojn: "Tie ĉi estis malliberigita kaj de tie ĉi iris al pafmortigo Olena Teliha".
Prezidento de Ukrainio Viktor Juŝĉenko la 22-an de majo 2006 eldonis la Ukazon "Pri la festado de 100-jara datreveno de naskiĝo de Olena Teliha".
Ĉiuj poem-kolektoj estis eldonitaj postmorte. Kelkajn poemojn esperantigis Olha Vdoviĉenko.