Olga Schoberová
El Vikipedio
Olga Schoberová | |
---|---|
ĉeĥa aktorino | |
Naskiĝo | 15-a de marto 1943 Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Olga Schoberová, ankaŭ konata kiel Olga Schöberová aŭ Olinka Bérová (naskiĝinta la 15-an de marto 1943 Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio, nun Ĉeĥio) estas ĉeĥa aktorino, ofte similigata al Brigitte Bardot aŭ al Ursula Andress.
Ŝi rolis en 22 ĉeĥaj, usonaj, italaj kaj germanaj filmoj. En la jaroj 1967 - 1969 ŝi estis edziniĝinta al Brad Harris, usona aktoro kaj korp-kulturisto, kun kiu ŝi havas filinon Babrinka. Ŝia dua edzo estis John Calley. En la 60-aj kaj la 70-aj jaroj ŝi estis konsiderata kiel seks-simbolo. Ŝi ankaŭ estis la unua junulino el Ĉeĥoslovakio, kiu aperis en magazino Playboy, nome sur la titola paĝo. Nun ŝi vivas alterne en Usono kaj en Prago.
[redaktu] Filmografio
- Vrak (1983)
- Adéla ještě nevečeřela (1977)
- Dovidenia v pekle, priatelia (1970)
- Formula 1 - Nell'Inferno del Grand Prix (1970)
- Pane, vy jste vdova! (1970)
- Togetherness (1970)
- Le Calde notti di Poppea (1969)
- Její pomsta (1967)
- Flám (1966)
- Kdo chce zabít Jessii (1966)
- Slečny přijdou později (1966)
- Bláznova kronika (1964)
- Limonádový Joe (1964)
- Bylo nás deset (1963)