Omar Sharif
El Vikipedio
Omar SHARIF (originale Michael Shalhoub (naskiĝis la 10-an de aprilo 1932 en Aleksandrio, Egiptio) estis egipta aktoro; li rikoltis la sukcesojn per sia alloga, vireca aspekto.
Li naskiĝis en liban–sirdevena familio, li studis en anglaj lernejoj de kairo. Li komence rolludis sen ia ajn aktora edukado; li iĝis baldaŭ la plej populara konosteulo de la arbalingva areo, poste li fondis kun sia edzino Fatem Hamama propran filman entreprenon.
Oni ekatentis pri li en Hollywood fine de la 1950-aj jaroj. La mondsukceson por li portis la filmo Lawrence of Arabia (Laŭrencio de Arabio) de David Lean, prezentita en 1962. Lian sekvan gravan rolon donis same Lean en la filmo de Doctor Zhivago („Doktoro Ĵivago”; 1965). Li poste ludis en gravaj usonaj filmoj kiel Funny Girl (1968) aŭ Mackenna's Gold (1969).
Li ludis en Eŭropo en filmo Mayerling (1968) de la brita Terence Young, en Le casse (1972) de la franca Henri Verneuil kaj en Isla misteriosa (1973) de la hispana Juan Antonio Bardem.
Lia lasta grava rolo estis en filmo Les possédés (1988) de Andrzej Wajda (adaptado de Dostojevsikj-verkaĵo en Francio). En la 1990-aj jaroj li aperis ĉefe en televidaj filmoj.