Orăştie
El Vikipedio
Orăştie [oreŝtie] (hungare: Szászváros, germane: Broos) estas urbo en Rumanio sudoriente de Deva (Rumanio). En 1910 ĝi havis 7672 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj, ciganoj); en 1992 24174 (rumanoj, 2,6% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1224; en 1332 estis ekleziejo. En la 11-a jarcento kaj 12-a jarcento tie loĝis sikuloj, kiuj plulokiĝis orienten, kaj alvenis saksoj anstataŭ ili. En 1324 estis jam urbo. En 1663 Apafi la 1-a, landestro de Transilvanio fondis kolegion en la urbo, kiu fariĝis gimnazio en la 19-a jarcento. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Hunyad vármegye).
[redaktu] Eventoj
- En 1582 tie aperis unu el la plej fruaj rumanaj tradukaĵoj de la Malnova testamento per literoj cirilaj: Palia de la Orăştie
[redaktu] Renomaj personoj
- Sámuel Hegedűs (1781-1844), teologo, akademiano.
- Zsófia Torma (Cristeştii Ciceului, 1840 - 1899), arkeologino.