Ormes (Loiret)
El Vikipedio
Ormes estas urbeto en franca departemento Loiret, lime de la grenkreska ebenaĵa regiono Beauce.
Ĝi estas banala enkampa urbeto, sed tenas unu apartan gravecon: enkadre de la sistemo de Komuna Eŭropunia Agrikultura Politiko, kiu aranĝis sistemon cele helpi kaj protekti merkatajn prezoj, estas difinitaj du apartaj punktoj : tiu kie la merkato pri grenoj estas la plej ekcedenta - tiu ĉi estas Ormes - kaj alia, kiu estas la plej malekcedenta (tiu ĉi estas la riverhaveno de Duisburg).
foto de la grenejoj en Ormes:
Esperanto en Ormes:
- En ormes troviĝas la sidejo de la departementa asocio, Esperanto-Loiret
Adreso: Place Clément Marot 45140 Ormes