Oszkár Asbóth
El Vikipedio
ASBÓTH Oszkár (Pankota, 31-an de marto 1891 – Budaepŝto, 27-n de februaro 1960) estis hungara inĝeniero, hungara eltrovinto de la helikoptero.
Li venis el la familio de Lajos Asbóth.
Post studado, li okupiĝis inter 1909–13 en Arad, Szabadka, Wiener-Neustadt pri aviadila konstruado. Dum la unua mondmilito, li laboris en la Helicesplora Instituto de Fischamend, kie li atingis sukcesojn per la elpensitaj t.n. Aŝbóth-helicoj.
Li konstruis post la unua mondmilito kaj plurjara eksperimentado stabiligitan helikopteron kun Asboth-helico. Tiu helikoptero (AH-1) deteriĝis la 9-an de septembro 1928 vertikale. La helikoptero estis direktebla ankaŭ horizontale. Ĝi povis altiĝi ĝis 30-50m kaj plenumis ĉ. 29 horojn en la aero, en 192 deteriĝoj. Ĝi havis la povumon de 120 ĈP, naŭcilindran motoron.
Liaj sukcesoj instigis ankaŭ la helikopteresplorojn dise en Eŭropo. ankaŭ la internacia fakliteraturo rekonis lian pioniran rolon en la helikoptera esplorado.
La Fédération Aéronautique Internationale Paris F. A. I. distingis lin en 1954 per Paul Tissandier-diplomo.
Li ankaŭ konstruis eksperimentan ŝipon kun la samtipa helico.