Otmar Avsec
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Jugoslava esperantisto > Otmar AVSEC
Otmar AVSEC (naskiĝis en 1907; mortis la 20-an de aŭgusto 1975 en Ljubljana, tiam Jugoslavio) estis jugoslava esperantisto. Li lernis Esperanton en 1925 kaj tuj fariĝis aktivulo. Li estis vortaristo kaj konata aktivulo, ĝenerala sekretario de Jugoslavia Esperanto-Federacio.