Ozun
El Vikipedio
Ozun (hungare: Uzon) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Sfântu Gheorghe. En 1910 ĝi havis 1785 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 2919 (83% hungaroj). Je ĝia unua skriba mencio en 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Administre apartenas al ĝi Bicfalău, Lisnău, Valea Lisnăului, Măgheruş (Ozun), Sântionlunca, Scrădoasa, Lunca Ozunului. En la batalo inter ĝi kaj Chichiş heromortis Áron Gábor la 2-an de julio 1849.
[redaktu] Renomaj personecoj
- Boldizsár Uzoni Jankó reformita eklezia verkisto en la 18-a jarcento.
- István Uzoni Fosztó (1729-1777), unitariisma pastro, historiisto.
- Mátyás Uzoni Béldi (1707-1804), poeto en latina lingvo.
- Jenő D. Veres (1882-1968), reformita pastro, eklezia verkisto, redaktoro, tradukisto.
- Benedek Kovács (1888-1975), instruisto, redaktoro, tradukisto.
- Lajos Kelemen (1888-1968), kunredaktoro de ĵurnalo Bukaresti Magyarság.
- György Beke (3-a de aŭgusto 1927 - Budapest, 20-a de januaro 2007), verkisto, raportisto.
- Éva Benkő Szilágyi (3-a de majo 1952 - Miercurea Ciuc, 15-a de januaro 1999) belartisto