Päijänne
El Vikipedio
Päijänne (prononcu pajjanne, finne laŭ IFA 'pæijænːe) estas la dua plej granda lago en Finnlando. Ĝi etendiĝas el urbo Jyväskylä suden preskaŭ ĝis al urbo Lahti. La areo de Päijänne estas 1 080 km² kaj ĝi estas 119 kilometrojn longa. La plej profunda loko (95,3 m) de Finnlandaj lagoj situas en norda parto de Päijänne. La meza profundeco estas 16,2 m. La meza alteco de akvo estas 78,2 m super la marnivelo. Päijänne fluas el sia suda parto al rivero Kymi kaj plu al Finna golfo de la Balta maro.
Päijänne situas en provincoj Meza Finnlando kaj Päijänne-Tavastio.
La loĝantoj de la ĉefurba regiono de Finnlando, inkluzive Helsinki, ricevas sian akvon el lago Päijänne per tunelo.