Péter Bod
El Vikipedio
Literaturo > Hungarlingva Literaturo >
Péter Bod estis hungara reformita pastro, eklezia verkisto, literaturhistoriisto naskita la 22-an de februaro 1712 en Felőcsernáton, Hungario nuntempe Cernatu de Sus, Rumanio kaj mortinta la 3-an de marto 1769 en Magyarigen, Ighiu. Li lernis en Aiud kaj en Lajdeno, (Germanio) teologion kaj orientajn lingvojn. Lia precipa celo estis la kultivado de la hungara lingvo. Lia ĉefverko estas la unua hungarlingva leksikono, kiu enhavas la biografiojn de 500 verkistoj de Transilvanio kaj de Hungario: Magyar Athenas avagy az Erdélyben és Magyar-Országban élt tudós embereknek...historiájok (1766).