Păuca
El Vikipedio
Păuca (pauka) (hungare: Pókafalva, germane: Törnen) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Ocna Sibiului. En 1910 ĝi havis 1 397 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj); en 1992 833 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1323. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Alsó-Fehér vármegye). Administre apartenas al ĝi Bogatu Român.