Přerov
El Vikipedio
Přerov estas urbo kun 51 000 loĝantoj, situanta en meza Moravio, 20 km sudoriente de urbo Olomouc.
Loĝigo de ĉirkaŭaĵo de Přerov estas dokumentita jam en paleolito per sidejo de ĉasistoj de mamutoj en Předmostí ĉe Přerov. En la 11-a jarcento estas dokumentita burgo.
La plej maljuna mencio pri Přerov estas el la jaro 1131. Proksime ĉe travadejo trans rivero Bečva estis burgejo kaj staplovilaĝo. Reĝo Přemysl Otakar la 2-a avancigis Přerovon je reĝa urbo en la jaro 1256. En la jaro 1423 ĝi estis konkerita de husanoj. Ekde la jaro 1487 proprumis Přerovon Pernštejnidoj, kiuj alikonstruis gotikan burgon en Supra placo en renesancan kastelon kun cilindra turo (hodiaŭ tio estas Muzeo de Komenio, fondita en la jaro 1888). En la 16-a jarcento dum proprumado de Žerotínidoj Přerov estis signifa centro, kie agadis Jan Blahoslav kaj Johano Amoso Komenio studis ĉi tie en la jaroj 1608 – 1611 en latina ĉeĥofrata lernejo. Dum la tridekjara milito estis la urbo forte detruita de svedoj. En la urbocentro konserviĝis restaĵoj de remparoj kun bastionoj el la 15-a jarcento. Ni trovos en la urbo valorajn burĝajn domojn.
Gravan signifon por evoluo de la urbo havis ekkonstruo de fervojo, kuniganta Přerovon kun Vieno, Prago kaj norda Moravio; ĝi fariĝis unu el la plej signifaj fervoj-vojkruciĝoj. Přerov estas hodiaŭ industria urbo.
Regiono Olomouc | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Přerov | |
▼ | |
Bělotín ~ Beňov ~ Bezuchov ~ Bohuslávky ~ Bochoř ~ Brodek u Přerova ~ Buk ~ Býškovice ~ Císařov ~ Citov ~ Čechy ~ Čelechovice ~ Černotín ~ Dobrčice ~ Dolní Nětčice ~ Dolní Těšice ~ Dolní Újezd ~ Domaželice ~ Dřevohostice ~ Grymov ~ Hlinsko ~ Horní Moštěnice ~ Horní Nětčice ~ Horní Těšice ~ Horní Újezd ~ Hrabůvka ~ Hradčany ~ Hranice ~ Hustopeče nad Bečvou ~ Jezernice ~ Jindřichov ~ Kladníky ~ Klokočí ~ Kojetín ~ Kokory ~ Křenovice ~ Křtomil ~ Lazníčky ~ Lazníky ~ Lhota ~ Lhotka ~ Lipník nad Bečvou ~ Lipová ~ Líšná ~ Lobodice ~ Malhotice ~ Měrovice nad Hanou ~ Milenov ~ Milotice nad Bečvou ~ Nahošovice ~ Nelešovice ~ Oldřichov ~ Olšovec ~ Opatovice ~ Oplocany ~ Oprostovice ~ Osek nad Bečvou ~ Paršovice ~ Partulovice ~ Pavlovice u Přerova ~ Podolí ~ Polkovice ~ Polom ~ Potštát ~ Prosenice ~ Provodovice ~ Přerov ~ Přestavlky ~ Radíkov ~ Radkova Lhota ~ Radkovy ~ Radotín ~ Radslavice ~ Radvanice ~ Rakov ~ Rokytnice ~ Rouské ~ Řikovice ~ Skalička ~ Soběchleby ~ Sobíšky ~ Stará Ves ~ Stříbrnice ~ Střítež nad Lutinou ~ Sušice ~ Šišma ~ Špičky ~ Teplice nad Bečvou ~ Tovačov ~ Troubky ~ Tučín ~ Turovice ~ Týn nad Bečvou ~ Uhřičice ~ Ústí ~ Veselíčko ~ Věžky ~ Vlkoš ~ Všechovice ~ Výkleky ~ Zábeštní Lhota ~ Zámrsky ~ Žákovice ~ Želatovice | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |