P. Heilker
El Vikipedio
P. HEILKER (hejlker), nederlandano, lernejestro. Nask. 27 marto 1883 en Schiedam. LK de 1931. Estis prez. de NKEL kaj dum kelkaj jaroj red. de Nederlanda Katoliko. Membro de la ekzamena komitato de 1917. Prez. kelkajn katolikajn E-kongresojn. Verkis lernolibrojn kaj eldonis libretojn enhavantajn parolajn ekzamenajn taskojn. Radiokurso ĉe la Katolika Radio-Disaŭdigo (KRO); ĉiudusemajne sciigoj en E antaŭ la mikrofono. Redaktas lingvorubrikon en N Katoliko. Li ankaŭ estis membro de la Provincaj Statoj (parlamento) de Noord-Holland.
Aldono (ne en EdE): Petrus Heilker mortis la 18-an de majo 1964.