Palacký-ponto kaj Palacký-placo
El Vikipedio
Palacký-ponto kaj Palacký-placo (Palackého most kaj Palackého náměstí). La ponto laŭ projekto de arkitekto B. Münzberger kaj inĝeniero Reiter (1878-78). Sur la placo staras ministeriejoj, konstruitaj en la jaroj 1924-29 de arkitekto B. Hübschmann; la placo sub la antikva Emaus-monaĥejo apartenas al la plej bonaj urbanismaj solvoj el la epoko post la unua mondmilito. Antaŭ la ministeriejoj staras monumento de ĉeĥa historiisto František Palacký, verko de skulptisto Stanislav Sucharda (1905-07).