Palaco de Petschek
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Nova Urbo > Palaco de Petschek < Turismo
Palaco de Petschek (Petschkův palác) en la strato "Třída politických vězňů" (Avenuo de Politikaj Malliberuloj). Konstruita en la jaroj 1923 ĝis 1925; dum la germana okupacio ĝi estis centrejo de la malbonfama Gestapo (sekreta polico). Ĉi tie oni ankaŭ tenis en aresto la komunistan ĵurnaliston kaj verkiston Julius Fučík. La ĉelo n-ro 3 estas nomata laŭ li.