Palacoj en Wallenstein-strato
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Malgranda Kvartalo > Palacoj en Wallenstein-strato < Turismo
Palaco en la Wallenstein-strato (Valdštejnská ulice): La 'Für-stenberg-palaco' (hodiaŭ pola ambasadejo) estas baroka konstruaĵo en Prago el la jaroj 1743-47 kun bela, terasmaniere altiĝanta ĝardeno. 'La Kolovrat-palaco', nun-tempe Ministerio por instruado kaj kulturo, barokstila, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1780, realigita de I. Palliardi. 'La Pálffy-palaco', baroka konstruaĵo el la dua duono de la 18-a jarcento kun bela terasĝardeno kaj pordego ekipita per sunhorloĝo. La 'Ledebur-palaco' estas verko de I. Palliardi el la fino de la 18-a jarcento, en baroka stilo. Al la palaco aliĝas tre vidinda terasa ĝardeno kun logio "salla terrena" (de J. Santini - komenco de la 18-a jarcento); la ornamaro revokas rememoron pri la elfosaĵoj el la malnovromanaj urboj Pompei kaj Herculaneum.