Panauti
El Vikipedio
Panauti estas urbeto en Nepalo sude de Banepa, eta distanco for de la valo de Katmanduo. Ĝi havas 25 563 loĝantojn (censo 2001).
Ĝi estas loĝata de la popolo de la Nevaroj, kio klare videblas en la urba vivo: plurŝtupaj Pagodoj, prilaboritaj lignaj fenestroj kaj pordoj kiel ankaŭ la ĝenerale mezepoka urbostrukturo kun ĝiaj mallarĝaj stratetoj.
Panauti estas por la interesatoj de la nevara kulturo certe vizitinda, precipe ĉar, kontraŭe al Katmanduo kaj Patan, ankoraŭ malmulto estas detruita pro senkontrola konstruado de modernaj konstruaĵoj. Plej vizitinda estas la "Indreshwor Mahadev Mandir" (Templo).
Koordinatoj: 27° 35′ 00″ N; 85° 31′ 00″ E Mapo
Vidu ankaŭ: Listo de urboj de Nepalo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.