Panthéon
El Vikipedio
La Panthéon estas granda monumento en Parizo, kiu staras sur monteto (Montagne Sainte Geneviève). La konstruadon oni komencis en 1764 (arkitekto Soufflot) kaj la Panthéon estis unue granda pariza preĝejo. La Franca Revolucio transformis ĝin al templo dediĉita al gravaj personaĵoj de Francio. La monumento ricevis sian nunan nomon "Panthéon" tiuokaze.
Ĝi denove estis preĝejo post la Revolucio (1814-1830), poste Templo de Glorio (1830-1848), denove preĝejo dum la regno de Napoleono la 3-a (1852-1870), kaj fine la respubliko decidis redoni la monumenton al la kulto de francoj, kiuj ludis gravan rolon en la historio (ekzemple militistoj, verkistoj kaj sciencistoj):
- Marcelin Berthelot
- Claude Louis Berthollet
- M. F. Xavier Bichat
- Louis Braille
- Sadi Carnot
- René Cassin
- Marie Curie
- Pierre Curie
- Piere Cuvier
- Jacques-Louis David
- Alexandre Dumas
- François Fènelon
- Victor Hugo
- Jean Jaurès
- Marquis de Laplace
- Chrétien-Guillaume de Lamoignon de Malesherbes
- André Malraux
- Gabriel de Riqueti de Mirabeau
- Gaspard Monge
- Jean Monnet
- Jean Moulin
- Jean-Jacques Rousseau
- Voltaire
- Émile Zola
La Panthéon karakteriziĝas per larĝa kaj monumenta kolonaro sub la frontono kaj alta, impona kupolo kiu videblas de ĉiuj partoj de Parizo.