El Vikipedio
Parabolo estas stila figuro simila al fabelo, t. e., malgranda kaj kun morala celo. Malsame al fabelo, en ĝi agas homoj kaj ne bestoj aŭ naturaj elementoj. Tre famaj estas la bibliaj paraboloj uzitaj de Jesuo por instrui siajn disĉiplojn.