Partizánske
El Vikipedio
Partizánske (ĝis 1949 nomata Baťovany) estas urbo en Slovakio en la regiono Trenčín. Nun ĝi havas ĉirkaŭ 25000 enloĝantojn.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La urbon Partizánske fondis inter la jaroj 1938 kaj 1939 ĉeĥa entreprenisto Tomáš Baťa. Li konstruigis tie krom domoj por siaj dungitaj laboristoj ankaŭ sian ŝu-fabrikon.
[redaktu] Geografio
La urbo situas sub la montaro Tríbeč, ĉe la kunfluejo de riveroj Nitra kaj Nitrica. Krom la eksa Baťa-fabriko ekzistas tie ankaŭ manĝaĵ-industrio.
[redaktu] Urbopartoj
- Centro - komerca parto de la urbo, meze de ĝi situas hotelo, panorama kinejo Partizán, superbazaro Prior, Urba kultura centro Partizánske, distrikta oficejo, placo.
- Šípok - pli nova el duopo de betondomaroj, konstruita laŭ la fluo de la rivero Nitra. Enloĝantaro nombras 5500. Konstruita ĉe la fino de la socialisma epoĥo en la 1980-aj jaroj.
- Luhy - pli malnova kaj pli granda betondomaro. Konsistas el klasikaj "paneldomoj". Ĉefaj partoj estas Veľká okružná kaj Malá okružná. Enloĝantaro ĉirkaŭ 9000.
- Štrkovec - plej malnova urboparto, konstruita dank' al la ĉeĥa entreprenisto Tomáš Baťa, kiu fondis en Partizánske la firmaon "Závody 29. augusta" (ZDA). Konsistas ĉefe el familiaj domoj.
- Šimonovany - historia urboparto, origine aparta civito, sur kies katastro la urbo Partizánske konstruiĝis. Troviĝas tie brikfabriko, kastelo de la familio Šimuni, grenstokejo.
- Veľké Bielice - origine aparta civito, sur la rivero Belanka. Situas ĉe la elira vojo el Partizánske direkte al Topoľčany.
- Malé Bielice - origine aparta civito.
- Návojovce - civito direkte al Hradište. Troviĝas tie ĝardenista kolonio, kie dank' al radioantenoj oni foje kaptis SOS-signalon de marŝipo. La ŝipanaro saviĝis.
[redaktu] Famaj personoj
[redaktu] Civitanoj
- Miroslav Dvorský - slovakia oper-kantisto (tenoro).
- Peter Dvorský - monde konata slovakia oper-kantisto (tenoro).
[redaktu] Aliaj
- Tomáš Baťa - fondinto de la urbo
- Rudolf Jašík - verkisto
[redaktu] Esperanto
El la urboparto Veľké Bielice devenas esperantisto Peter Baláž. En la urbo okazis pluraj esperanto-aranĝoj - interalie en la stelobservejo de Partizánske okazis en 2005 internacia seminario de E@I kaj en 2006 tie SKEJ organizis Kreivan metiejon kun temo "Stel(ar)o".