Paul Axel NYLÉN (nilén), svedo, redaktoro ĉe „Stockholms-Tidningen.“ Nask. 24 jun. 1870 en Tillinge apud Enkoping. Estis ĉefred. de sveda polica gazeto, 1906-20, tradukis al la sveda diversajn librojn. E-isto de aŭg. 1892, ano de Klubo E-ista en Uppsala de 1893. Kunlaboris al LI de ĝia komenco en dec. 1895, ĝia red. 1897-1901. Eldonis laŭ komisio de Z liajn prop. broŝurojn portugalan kaj holandan, 1896, laŭ komisio de ES Espero en Petrograd anglajn broŝuron kaj lernolibron de Geoghegan, 1898. Multe korespondis kun Z, Gernet, Trompeter,, Ostanjeviĉ, Lengyet, Méray ktp. Gvidis kursojn vicprez. de la EK en Uppsala kaj Stockholm, kunfondinto de SEF, 1906, post ĝia rekonstruo 1909 ĝia vicprez. kaj de 1918 ĝia prez., nun honora prez. (sed aktiva). Prez. de EG en Stockholm 1909-28. Prezidis la Skandinavan Kongreson de E en Göteborg 1918. Prof. diplomo de la Int. Instituto de E, 1910, ktp. Partoprenis 8 UK-ojn, inter ili ankaŭ la unuan kaj duan. Membro de LK de 1905, akademiano de 1908, ĝia vicprez. de l933. Sveda reprez. en KR. Honormedalo de ICK, 1933, ktp. Verkoj: ,Sveda lernolibro', 1896, 8-a eld. 1927; ,E-S Vortaro', 1897; ,S-E Vortaro', 1899; ,Sveda ŝlosilo', 1906 kaj 1931; ,Por E. 1908; ,Fraŭlino Julie' trad. de Strindberg, 1908 (prezentita de sveda profesiaj geakforoj en Dresden); ,Eksperimento Eccles' 1908; ,Sonoj kaj vortoj de E', 1930; kunlabore kun Engholm trad. de ,Per balono al la poluso‘, 1930; ,Jubilea matrikulo de SEF' (granda parto) 1931; plena, scienca ,E-S Vortaro', 1932; svedlingvaj prop. broŝuroj. Estis red. de SE gazeto ,La Espero', 1918-20 kaj 1927; konstanta kunlaborado. Kunlaboris al multaj aliaj gazetoj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. |