Vikipediista diskuto:PaulP
El Vikipedio
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon . |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi -- Yekrats 12:30, 11. Mar 2006 (UTC)
Saluton,
mi nun estas vere embarasita, kiel aranĝi la ĉeĥan literaturon en Vikipedio. Mi povas konsenti kun vi, ke literaturo estas verkoj, sed kiam mi rigardas en aliajn literaturojn (angla, franca, germana ktp.), ĉiam mi tie trovas verkistojn, ne verkojn. Do oni devus fari tiun ŝanĝon ĉe ĉiuj literaturoj samtempe. Sed necesas ankaŭ decidi, ĉu skribi "ĉeĥaj" (anglaj, francaj) aŭ "ĉeĥlingvaj" (anglalingvaj, franclingvaj) verkistoj. Due ĉu "verkistoj" aŭ "aŭtoroj", ĉar verkisto estas kutime beletristo, dum verkinto de scienca aŭ teknika libro aŭ vortaro estas kutime nomata aŭtoro. Plie iu proponis, ke sub la termino "verkistoj" estus komprenataj ankaŭ komponistoj kiel subkategorio. Kial ne ankaŭ pentristoj, arkitektoj aŭ filmistoj?
Se ni jam faros rearanĝon, do solide, zorgeme, detale, por ke ĉiu nacia literaturo ne estu aranĝita aliamaniere.
Salutas Miroslav Malovec, 23. apr. 2006
- Vi pravas. Mi kredas, ke ni devas unue bone ellabori la paĝon http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Kategorio#Literaturo, ĉar nun ĉiuj iom arbitre uzas kategoriojn. Mi jam faris tion por "gazetoj".
- Pri "ĉeĥa" aŭ "ĉeĥlingva". Mi ne tro bone konas la ĉeĥan situacion, sed por pluraj landoj tiu distingo estas ja necesa. Ekzistas germanlingvaj verkistoj, kiuj tute ne estas germanoj (aŭstroj, svisoj kaj multaj aliaj).
- Vi pravas, ke "verkistoj" estas tro ĝenerala. Ekzistas muzikaj kaj skulptitaj verkoj; do ne ĉiu verkisto estas aŭtoro.
- Post pripenso mi dirus, ke sub "Literaturo" devus esti "Literaturaj verkoj" kaj "Literaturaj verkistoj" sed estas damne malfacile krei logikon ...
[redaktu] Kategorioj
Saluton, kunlaboranto! Mi vidis ke vi ĵuse poluris kelkajn aktorajn artikolojn, ja pliboniĝo! Sed kial vi forigis la aktorojn el la Kategorio:Aktoroj??? Mi scias ke ili jam estas ekzemple en Kategorio:Nederlandaj aktoroj aŭ Kategorio:Naskiĝintoj en 19??, sed iu eble volus serĉi aktoron nek per lando nek per naskiĝdato sed simple per nomo. Krome, tiel jam estas en alilingvaj vikipedioj. Mi restarigas ĝin. --Internaciulo 08:23, 30. Apr 2006 (UTC)
- Mi pensas, ke vi eraras. Vidu la regulon en [[1]]: Oni ĉiam uzu la plej specifa(j)n, ekz.: Karbono estu metata en Kategorio:Kemiaĵo, sed ne en Kategorio:Kemio, ĉar Kemiaĵo estas sub-kategorio de Kemio. Do nederlanda aktoro troviĝu sub Nederlandaj aktoroj, kaj ne sub Aktoroj, ĉar Nederlandaj aktoroj estas sub-kategorio de Aktoroj. 62.166.193.211 08:35, 30. Apr 2006 (UTC)
- Cetere, Petro jam en decembro informis vin pri via eraro, vidu vian propran diskutpaĝon. 62.166.193.211 08:44, 30. Apr 2006 (UTC)
-
- He! Kemiaĵo estas sub-kategorio de Kemio, vi pravas! Sed laŭ mi, "Kategorio:aktoroj" alidire "Kategorio:aktoroj laŭ nomoj" (kiu baldaŭ fariĝus Kategorio: Aktoroj A, Aktoroj B, ktp...) estas nur alia maniero klasifiki la aktoraron. Kaj Kategorio:Aktoro laŭ landoj ankaŭ estas alia maniero klasifiki. Fakte, ne temas pri kategorioj kaj sub-kategorioj sed pri paralelaj kategorioj. Kiel vi farus se vi volus serĉi precizan aktoron, sed vi ne konas sian landon aŭ naskiĝdaton??? Vi povus kompreneble serĉi ĝin maldekstre en la tuta vikipedio, sed kategorio ekzistas por eviti tion fari. Krome, vidu ĉe Kategorio:Filmo. Ankaŭ ĝi estas klasifikita per landoj, aperdatoj kaj... alfabetoj. --Internaciulo 14:52, 30. Apr 2006 (UTC)
-
-
- Bone. Ni ŝajne do ne interkonsentas. Mi priskribos la problemon en la diskutejo, kaj ni akceptu la decidon de la plimulto, ĉu bone? PaulP 09:40, 1. Maj 2006 (UTC)
-
Kaj kiel ni diru, se du virinoj ?kun?edziniĝas. Mi alimovos kien vi volas, sed la samseksama edziĝo aludas por mi nur la virojn. Samseksama geedziĝo signifas, ke du homoj formas duopon. La naciaj lingvoj aplikas jam tiun sencon por geedziĝo (tio estas geedziĝo ne estas ligita al divers-seksaj homoj.) Narvalo 14:33, 6. Maj 2006 (UTC)
Nu mi kontrolis en PIV: edziĝo=geedziĝo. Strange por mi. Narvalo 14:37, 6. Maj 2006 (UTC)
[redaktu] Charles Lemaire
Mi movis la bildon dekstren simple pro persona prefero. Mi opinias ke se bildo estas maldekstre, la teksto fluas ĥaose. Tamen, se vi preferas la maldekstran bildon, vi povas movi ĝin sen mia ĝeno. Mi ne redakto-militos pro situo de bildo! :-) -- Yekrats 21:20, 14. Jun 2006 (UTC)
[redaktu] Tro severa komento?
Saluton, iom surprizis min vian ŝanĝon pro tio, ke "Korekto de lingvaj eraroj" ŝajnis maltaŭge severa kiam vi faris (1) ŝanĝon de neoficiala vorto "far" al oficiala "fare de", (2) ŝanĝon de unu taŭga kaj ĝusta vorto "por" al alia "dum", kaj (3) ironian ŝanĝon de ĝusta senakuzativa formo al malĝusta akuzativa formo! (Pri la dua afero, uzo de "por" por tempodaŭro (kiel "dum") certe estas ofte uzata, kaj aprobas ĝin PIV kaj PMEG). Mi petas vin ne tiom facile uzi la frazon "lingvaj eraroj", kiu lasis frustran senton ĉar nur la unua afero argumenteble estis "korekto de lingva eraro", la dua temas nur pri persona gusto, kaj la lasta verŝajne estis malkorekto. Amike, Goulo 16:35, 16. Jun 2006 (UTC)
[redaktu] Lemaire
Jes, kompreneble forigu. Mi estis tro dormema tiam... pardonu.Roberto 03:56, 20. Jun 2006 (UTC)
[redaktu] Saksio Koburga kaj Gota
Paul, "problemo" estas ankaŭ en tio, ke ekzistas artikolo pri Saksio Koburga kaj Gota kaj Domo de Saksio-Koburgo kaj Goto, do simpla redirekto al Saksio-Koburgo kaj Goto eble sonus iel konfuzige. Se la unua artikolo parolas pri duklando, la alia pri dinastio. Eble indus unuigi ambaŭ artikolojn en unu pli kompleksa artikolo. Kion vi opinias. Alia ebleco estas movi la arikolon pri tiu "domo" al pli komprenebla titolo, do "dinastio" ... Petro 3. Jul 2006 13:18 (UTC)
- Bone kaj dankon. Petro 3. Jul 2006 13:48 (UTC)
[redaktu] Dankon pro korektoj
Dankon, ke vi korektis de mi startigitan ŝablonon "Ĉuviscias"!! Mi mem miris, kiom da hontindaj tajperaroj troviĝis tie :( Alauxdo 19:43, 24. Jul 2006 (UTC)
Ho, jes, vi havas perfektan memoron!!! Mi ja nebule memoras nian renkontiĝon tiam, estis ja iu misvetero kaj ni ja devis veni al Gerd kaj Lena... Interalie, kie nun estas Tina, ni ja post tio sufiĉe bone amikiĝis kaj ŝi multe helpis al mi plibonigi mian germanan, sed poste iel malaperis, onidire, translokiĝis eksterlanden. Ĉu vi plu havas kontakton kun ŝi? Alauxdo 11:48, 25. Jul 2006 (UTC)
[redaktu] La ikso
Mia nomo en la en: vikipedio kaj zh: vikipedio estas "Fls{xx}". Sed mi tajpis ĝin, ĝi turnighis en Flsx. Se mi tajpis "Fls{xxx}" (ne havis "{}"), ĝi turnighis en Flŝx! --NaOH 15:02, 3. Aŭg 2006 (UTC)
[redaktu] "Korektis ordigŝlosilon"
Saluton, mi vidas, ke mi en multaj paĝoj "korektis ordigŝlosilon". Foje vi tiel helpas starigi ŝlosilon, kiu entute ankoraŭ neekzistis, aŭ plilongigas unuliteran ŝlosilon, kian provizore(?) starigas Petro Tomašovský. Tamen mi atentigas al vi, ke laŭ mia scio oni nenie interkonsentis pri ĝusta formo de tiuj ŝlosiloj, kaj tial sekvindas la ĝisnuna kutimo - kiu en plejmultaj nunekzistantaj artikoloj konsistas el "FAMILIA NOMO, Personaj Nomoj", inkluzive de la ĝusta {maj,min}uskligo. Malsama uskleco en Vikipedio kaŭzas problemojn pri ordigado. Eble oni povus proponi la temon por ĝenerala diskuto, sed ĝis tiam mi petas vin sekvi la ĝisnunajn kutimojn (se mi ne pretervidis iun ŝanĝon rilate al ĝi). Dankon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 10:10, 2. Sep 2006 (UTC)
[redaktu] Machado de Assis
Dankon por via kunlaboro en Machado de Assis, Paul. :-) Koran saluton, Fernando Maia Jr. 19:16, 2. Sep 2006 (UTC).
[redaktu] Nacia tago
Kara Paul, mi estas novulo kaj ne sperta pri Vikipedio. Mi esperas, ke mia respondo vin atingos. Mi decidis, prilaborante laŭ formo ĉiujn tagojn de la jaro, meti "nacia tago" en la komencon de la linio; ĉar, kiam la laboro estos finfarita, verŝajne en preskaŭ ĉiu tago estos unu aŭ pluraj tiaj. Cetere: Mi trovis tre fidindan bazon por la naciaj tagoj: estas oficiala datumbanko de germana "Auswärtiges Amt" (ofico pri eksteraj aferoj), kiu prezentas liston de ĉiuj ŝtatoj, kaj po unu paĝon kun ĉiuj informoj. Do: post eble du semajnoj, nia paĝo "Nacia tago" estos kompleta. Koncerne la formalan prilaboron de la kalendaro mi ĵus atingis la finon de septembro. Kore salutas vin: Albrecht KronenbergerAlbrecht 10:00, 7. Sep 2006 (UTC)
Saluton Paul,
mi vidas, ke mi tamen ne komprenis. Mi pensis, ke la ordigŝlosilon mi korektos, se mi anstataŭ
evento= Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto - K 1934|
skribos ekzemple
evento= Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto - A 1934|
Sed mi vidas, ke tio ne funkcias, dum vi faras alian korekton, sed mi ne scias kian. Mirek
[redaktu] Kopio de artikolo pri Thomas Urquhart el Monato
Narvalo diris ke mi kontaktu vin pri tio ĉi. Iu kopiis tekston de artikolo el Monato (sen diri pri kiu jaro aŭ numero temas, aŭ la aŭtoro de la artikolo, ktp) kiel starto de artikolo pri Thomas Urquhart. En aŭgusto mi komentis en la diskutopaĝo ke eble estas kopirajt-atenco kaj ni verŝajne forigu ĝin kaj traduku alilingvan artikolon anstataŭe. Kiam mi fine startis tiun tradukon, Narvalo diris ke ni ja rajtas uzi la tekston el Monato kaj ke mi kontaktu vin por detaloj. --Jim Henry 22:35, 16. Okt 2006 (UTC)
[redaktu] Kartografio de la vikipediistoj
Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 21:54, 25. Okt 2006 (UTC)
[redaktu] Carlos Magalhães de Azeredo
Saluton, Paul!
Kial vi opiniis eraraj la kategoriojn ĉe la artikolo pri Carlos Magalhães de Azeredo? Li estas brazila literaturisto (verkis poeziaĵojn, rakontaĵojn kaj eseojn), do estas korekte, ke la artikolo partoprenu en kategorioj tiaj, kiaj "Literaturo", "Brazila literaturo" kaj "Esperantlingva literaturo", ĉar estas verkaĵoj (tradukitaj) de li en Esperanto, ĉu ne? Mi pensas, ke ni ne devas limigi la nombron da kategoriojn ĉe la artikoloj, ĉar tio (limigi) nur malhelpas serĉantojn, dum ne limigi malhelpas neniun. Ĉu vi akordas?
Kore kaj samideane. Fernando Maia Jr. 04:37, 30. Okt 2006 (UTC)
- Resaluton, kara Paul. Mi komprenas vian penson, sed ne tute samopinias. Mi ja supozis, ke vi estis foriginta tiujn kategoriojn el artikolo pro tia penso, ĉar ĝi fakte ne estas malprava. Sed mi partoprenadis en pt-vikipedio, kaj tie oni metas ĉe artikolo ne nur tre-specifajn kategoriojn, sed ankaŭ tiujn, kiuj sin rilatas al la artikolon. Do se la artikolo estas pri verkisto, oni kategoriigas ĝin ankaŭ kiel "literaturo'n", ĉar se iu enciklopedio estas "literatura enciklopedio", ĝi certe enhavus artikolon pri verkistoj. Same por libroj pri literaturo, ili ne temas nur pri literaturo, sed ankaŭ pri verkistoj. Mi pensas tion por sekcioj (komprenu kategorioj) pri literaturo. Ili ne estas efektive kategorioj nur pri libro aŭ aliaj verkaĵoj, por ke enhavu nur verkaĵo-titolojn. Ĉu vi komprenas mian penson? Pri Luiz Vaz de Camões, li ne estas brazila, sed portugala - supergenia! - aŭtoro. :-) Respekte kaj vere amike. Fernando Maia Jr. 14:56, 30. Okt 2006 (UTC)
-
- Kara Paul, tute prave. Mi legis Helpo:Kategorioj-n. Pardonu min, ĉar mi venis el Pt-Vikipedio, kie la moro estas alia. Samideane. Fernando Maia Jr. 03:35, 3. Nov 2006 (UTC)
[redaktu] Forbaro de Jonathaneo
Vi pravas ke la kontribuado de Jonathaneo estas katastrofa. Portempa forbaro povus esti maniero atentigi lin pli zorge verki. Arno Lagrange ✉ 12:14, 12. Nov 2006 (UTC)
- Mi lasis al li avertan mesaĝon AL ✉ 12:18, 12. Nov 2006 (UTC)
- Dank'al vin PaulP por ne signali min la averton. Pri Hugo PRATT, dua signalo, mi kreis ĝin antaŭ la manĝo, do por mi, ĝi estis ĝermo. Se vi pensas ke estas katastrofo, estas via afero. Trie, mia nomo ne estas Jonataneo sed Jonathaneo. Kvare, mi vojaĝos en Barato dum la tria venontaj monatoj. Ĉar mi diris antaŭ, mi lernas esperanton laborante en Vikipedio(j)n. Mi trovas plurajn kolektivojn eklektikajn kaj malfermitajn sed, mi esperas post mia reveno malfermon de tiu kiu vidas unu vojon por lerni esperanton. Do, mi kontribuos iomete antaŭ mia foriro. --Jonathaneo 14:30, 12. Nov 2006 (UTC) kun "H" inter la "t" kaj "a".