Pavel Rosa
El Vikipedio
Pavel ROSA (naskiĝis la 9-a de oktobro 1906 en Senica - mortis la 28-an de junio 1988 en Bratislava, Slovakio) estis slovaka esperantisto, fondinto kaj honora prezidanto de Slovaka Esperanto-Asocio.
Profesie oficisto de Ĝenerala pensia instituto en Bratislava (ĈSR).
Esperantisto de post 1923, li ludis centran rolon en la organizo de la postmilita movado en Slovakio. Elstaris lia propra ekzemplo kiel aktiva kursgvidanto, (kun)aŭtoro de lernolibroj, kaj tradukanto el la slovaka literaturo; li kontribuis al Ĉeĥoslovaka antologio (1935) kaj Slovaka antologio (1977). Li krome realigis la Esperantan version de la Fina Akto de Helsinko (1976). Multjara membro de UEA kaj dum dudek jaroj delegito en Bratislava, li ankaŭ oficis de 1977 ĝis 1981 kiel Komitatano A.